Trovu la administrilo por pasvortojn por viaj bezonoj

  EN, FR
 2 min. legi
 chop
 Ankoraŭ neniu komento
 

Antaŭ iom da tempo, mi skribis pri ebla solvo por memgastigita administrilo por pasvortojn. Kompreneble, memgastigado povas esti timiga. Feliĉe, aliaj solvoj haveblas, pretaj por uzi. PasswordManager.com ekzistas por helpi vin trovi la plej taŭga por via kazo.

Stoki sentemajn informojn en aparatoj kaj interrete implicas krei kaj memori dekojn da pasvortojn por konservi tiujn informojn sekurajn. Malbonaj pavortkutimoj, kiel reuzado de pasvortoj, povas konduki al datumrompoj, identecŝtelo, fraŭdo kaj tiel plu.

Administriloj por pasvortoj estas oportunaj iloj, kiuj helpas generi kaj memori fortajn pasvortojn. Uzado de tiaj administriloj signifas, ke vi devas memori nur unu ĉefan pasvorton. Cetere, tiuj programaroj kutime ankaŭ provizas kroman protekton per dufaza aŭtentido kaj sekurecaj atentigoj.

Ĉar haveblas multaj administriloj por pasvortoj, PasswordManager.com kreis ĉi tiun liston por helpi vin elekti kiu estas plej bona por vi, via familio aŭ via komerco. Vi lernos kelkajn el la plej rekomenditaj administriloj bazitaj sur sekureco, aparato-kongruo, stokado kaj funkcioj.

Legu pli ĉi tie: https://www.passwordmanager.com/best-password-managers/

Jessie Williams, Esploristino ĉe PasswordManager.com

La supra ligilo kondukas al plena listo, sed PasswordManager.com ankaŭ provizas aliajn, pli celitajn. Ekzemple, unu el ili fokusiĝas al administriloj por pasvortoj, kion vi povas uzi senpage, kaj alia koncentriĝas pro dufaza aŭtentigo.

Se lista estas tro longa por vi, la retejo ankaŭ havas kelkajn detalajn recenzojn kaj unu-al-unu komparojn. Kiam vi serĉas novan hejmon por viaj pasvortoj, ĝi estas bonega rimedo. Nur unu rimarkinda limigo: la retejo disponeblas nur en la angla.

Avizo de travidebleco: Tiu afiŝo NE ESTAS sponsorita enhavo. PasswordManager.com proponis ke mi helpis ilin esti konataj, kaj iliaj rimedoj ŝajnis sufiĉe rilataj al ĉies sekureco, kion me akceptis.